En Havajo!
Jen estas foto de la lernejo Punahou School en Honolulu. Mi ĉeestis en du Esperanto-klasoj de la lernejo en la 19-a de januaro 2007, ĉar Steĉjo, instruisto de la klasoj, invitis min kiel gasto. En unu klaso troviĝis dek kelkaj lernantoj, kiuj havas 13 aŭ 14 jarojn. Mi kaj la lernantoj interŝanĝis demandojn kaj respondojn en la unua duonhoro pere de angla interpreto kaj en la sekva duonhoro Steĉjo klarigis gramatikaĵojn kaj vortojn prezentante Esperantan vidbendon. La lernantoj bone komprenis la enhavon kaj povis respondi kontraŭ demandoj de Steĉjo, tamen ili ne kutimis elparoli Esperante.
La lernejo troviĝas en sufiĉe vasta tereno kun belaj kaj riĉaj verdaĵoj. Steĉjo diris, ke la lernantoj estas ne respektemaj. Kaj mi pensis, ke ili aspektas pli liberaj kaj memstaraj ol tiuj de Japanio.
「2) 報告 raporto 」カテゴリの記事
- 講読クラス報告「Historio de Esperanto」(2008.06.20)
- Komuna Tempo (2008-7-2)(2008.07.03)
- 作文教室 : frazfarado(2008.06.26)
- Komuna Tempo (2008-6-4)(2008.06.07)
- Komuna Tempo (2008-5-7)(2008.05.09)
トラックバック
この記事のトラックバックURL:
http://app.cocolog-nifty.com/t/trackback/55791/13717365
この記事へのトラックバック一覧です: En Havajo!:


コメント